La nord-norvega banko “Sparebank1 Nord-Norge” decidis fari konkurson por disdoni 500000 kronojn inter la organizoj de la regiono. Nia klubo akceptiĝis kiel kandidato kaj ni povas kolekti voĉojn en Vizaĝlibro (Facebook) ĉi tie: https://www.facebook.com/sb1snn/app_385801848130590?app_data=2E3366B2-A4EB-65FB-6F15F519CBAAD877
Se vi volas voĉdoni (vi mem devus havi vizaĝlibran konton) tiam vi unue devas klaki al “like” supre kaj dekstre por “ŝati” la bankon kaj poste vi povas voĉdoni klakante “stem” apud nia bildo. Ĉiuj voĉoj valoras po 10 kronoj kaj ni havas la eblecon kolekti ĝis la 31-a de majo.
Post via voĉdonado vi povas ne plu ŝati la bankon por eviti iliajn mesaĝojn. Tion vi faros samloke kie vi ekŝatis ĝin.
Dankojn al ĉiuj kiuj jam voĉdonis!
Blogis en Senkategoria | Lasu Komenton »
Ankaŭ ĉijare ni partoprenis la procesion de la 17-a de majo, kiu jam fariĝis agrabla tradicio de la klubo. Se mi bone memoras, tiam ni ekde 1998 marŝas sub nia standardo (escepte de eble 1-2 jaroj), kaj tiel ni povas montri al plurmil enloĝantoj de Tromsø ke esperanto ekzistas. Ĉijare ankaŭ la fotisto de la regiona gazeto rimarkis tion kaj la bildo (supre) estis metita al la reta versio de gazeto “Nordlys”. Ni estis 6 plenkreskuloj kaj 4 infanoj (du plenkreskuloj partoprenis nur parton de la procesio) kaj ni ricevis multajn “Hura”-kriojn de la rigardantoj. Poste ni kolektiĝis kaj manĝis legoman supon kaj bongustajn ĉokoladajn kuketojn.
Blogis en Senkategoria | Lasu Komenton »
La 30-an de aprilo ni havis tre bonetosan kunvenon! Ni havis gaston de la kurso de Marianne. Ŝi estas parenco de Kjellaug, kiu ankaŭ ĉeestis la kunvenon. Amelie havis prelegon pri sia unvirsitata tasko, kaj tio estis traduka analizo de la esperantaj tradukoj de la germana fabelo Maks kaj Moric.
El la libro ni kune legis la unuan kaj la lastan ĉapitron.
Poste ni kandidatigis nin por la vizaĝlibra konkurso de “Sparebank 1 Nord-Norge”, kaj ni esperas ricevi almenaŭ 100 voĉojn. Ni ankaŭ komencis pretiĝi por la ekspozicio en la biblioteko, kaj elektis librojn tiucele, kaj diskutis diversajn eblecojn de la montrejo. Ni planis ankaŭ la partoprenon en la proksimiĝanta procesio de 17-a majo. La kunveno fariĝis longa, kaj interesa kun bongustaj kukoj!
Blogis en Senkategoria | Lasu Komenton »
La 2-an de marto okazis la jarkunveno. Kaj la jarraporto kaj la jarkalkulo estis aprobitaj kaj la nova estraro estis elektita, tiu estas identa kun la pasintjara. Poste ni parolis iomete pri la planoj por tiu ĉi jaro.
Dum la dua parto de la vespero Bodil prelegis pri interesa temo: “Scienca fikcio kaj lingvo”. Ŝi tre lerte rakontis pri verkistoj kiel Holberg, Verne kaj Tolkien kaj pri uzado de diversaj planlingvoj en kelkaj romanoj. Ŝi montris ankaŭ la anglo-lingvan e-libron “La vortaro de planlingvoj” -n kiun ŝi aĉetis antaŭ nelonge.
Blogis en Senkategoria | Lasu Komenton »
Dum la unua klubkunveno ni renkontis partoprenantojn de la junulara kabana renkontiĝo kio okazis dum la semajnfino en Brennsholmen. Pri tiu sukcesa aranĝo vi povas legi norvege en la gazeto “Nordlys”: artikolo.
El la 13 partoprenantoj (du el Tromsø) venis al nia kunveno tri junuloj, Hilde el Oslo, Tuomas el Rovaniemi (Finnlando) kaj Johann el Boden (Svedio). Kun tiuj lastaj ni povis iom priparoli la eblecojn de kunlaboro inter esperantistoj en la Barenca Regiono. Ni ja jam havas bonan kontakton kun la klubo en Murmansk.
Alia okazaĵo estis la malfermo de la jubilea hejmpaĝo kiu espereble utile povos prezenti esperanton al la norvegoj dum la jubilea jaro.
Dum tiu ĉi vespero kompreneble ni ne havis tempon pri iu prelego, sed ni ĉiam plej ĝojas kiam ni povas praktiki la lingvo-uzon kun gastoj el eksterlando.
Blogis en Senkategoria | Lasu Komenton »
La unua klubkunveno en 2012 okazos la 23-an de februaro kun gastoj el Svedio, Finnlando kaj Oslo. Ili estas partoprenantoj de la junulara aranĝo kio okazos semajnfine en kabano en Sommarøy. Tiun renkontiĝon partoprenos 12 junuloj el kvar landoj! Ni esperu pri bela sennuba vetero, kio ebligas al ili sperti la nordan lumon, la nomdonanton de nia klubo!
Blogis en Senkategoria | Lasu Komenton »
Ni deziras al ĉiuj legantoj feliĉan novan jaron, en la jubilea jaro 2012! La unua esperanto-libro eldoniĝis en 1887, antaŭ 125 jaroj!
Uzu ni la jubileon por informi kaj varbi pri kaj por esperanto!
Blogis en Senkategoria | Lasu Komenton »