Feeds:
Afiŝoj
Komentoj

Gastoj el Francio

La 30-an de junio venis al nia urbo familio el Francio, el Diĵono. Magali Lautrou kaj Olivier Buisson, kaj ilia ĉarma filino, denaskulo Camille. Ili havas longan rondvojaĝon en Eŭropo per loĝaŭto kaj tiel ili atingis ankaŭ nian nordan regionon. Bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj klubanoj jam forvojaĝis al ferio kaj ni ne povis aranĝi iun kunvenon kun ili, tamen ni esperas ke ili havis belajn kaj agrablajn tagojn en Tromsø.

La familio ne nur estas vojaĝema sed ankaŭ verkis infanan libron: “La sekreto de la strigo de Diĵono” kiun oni povas aĉeti ĉe la turisma oficejo en Diĵono en kvar lingvoj (franca, angla, germana, esperanta) kaj kompreneble ankaŭ ĉe la libroservo de UEA.

17-a de majo

Laŭ la tradicioj, ankaŭ ĉijare nia klubo partoprenis la procesion en la urbo kaj poste ni havis festan kunvenon. Jen kiel Amelie raportis pri tio en Norvega Esperantisto:

“Standardon, norvegajn flagojn kaj bonan etoson – ni ne bezonas pli por partopreni en la granda procesio en Tromsø la 17an de majo. Nia klubo ĉiujare festas nacian tagon reprezentante Esperanton en la urbocentro. Ni marŝas sub la standardo kaj salutas al multaj homoj kiuj rigardas la diversajn grupojn, klubojn kaj organizojn en la procesio. Mi ĉiam ŝatas rigardi homojn kiuj rigardas nin – ili legas kaj miras: «Espe…….es-pe-ran-to…… paĉjo, kio estas?» – «Mi ne certas…..». Ĉi-jare oni demandis nin, ĉu Esperanto estas danco kaj ĉu ni ĉiuj estas hispanaj ….. Do, ankoraŭ estas multaj homoj en la urbo kiuj ne scias pri nia agrabla lingvo.

Post nia marŝado en la urbocentro ni festis hejme ĉe Marianne kaj Mario kun multaj bongustaĵoj. Ni ege ĝojis ke vizitis nin nia 93-jara klubano Kjellaug kun siaj filo kaj filino. Ni fakte estis entute 13 partoprenantoj – ĉu nova klubrekordo?”

La 8-an de aprilo nia klubo havis jarkunvenon en Sivertsens Cafe. Nur kvin membroj ĉeestis tiun kunvenon, dum kiu kaj la jarraporto kaj la jarkalkulo estis rapide traktita kaj aprobita. Ankaŭ la estraro fariĝis reelektita.

Poste ni babilis pri la politika situacio en Rusio kaj Hungario okaze de la parlamentaj elektoj en Hungario la saman tagon. Ljuba kunportis bele ornamitajn ovojn por festi la “rusan” Paskon.

Ni povis ĝui agrablan etoson en la kafejo trinkante varmajn aŭ malvarmajn trinkaĵojn, kaj la kelnero mem iom ekinteresiĝis pri nia lingvo, kiun li verŝajne nun aŭdis unuafoje.

Ni elkore gratulas al niaj amikoj en Murmansko, en la Esperanto-klubo Murmano, kiuj festis sian 30-jaran jubileon la 17-an de marto. Jen ligilo (ruslingva) pri ilia aranĝo en retgazeto: Клуб любителей эсперанто отметит 30-летний юбилей

Marde, la 13-an de marto ni aranĝis eksterordinaran kunvenon pro la vizito de nia malnova membro Bodil, kiu vivas nun en sia hejmlando en Danio, sed tamen kelkfoje revenas al nia urbo. Bedaŭrinde nun kaj ŝi kaj multaj niaj klubanoj estis tre okupitaj kaj estis malfacile trovi taŭgan tempon por renkontiĝi.
Pro tiu nekutima tempo nur malmultaj povis renkonti ŝin, sed mi tamen ricevis raporton pri agrabla kaj sukcesa kunveno.

Parizo de la nordo

La 10-an de februaro nia klubo denove (!) iris spekti teatraĵon en Hålogaland Teater. Ĉi-foje ni rigardis novverkitan komedion de Jo Strømgren: Parizo de la nordo. Ni estis entute 11 homoj, el kiuj estis kaj membroj kaj amikoj de nia klubo. Multaj el ni opiniis, ke malgraŭ la bonaj aktoroj la teatraĵo mem ne estis tre sukcesa kvankam certe ĝi kelkfoje povis ridigi la publikon per sia, iom tro simpla humuro.
Poste ni iom sidis en la teatra kafejo kaj babiladis pri la venontaj aranĝoj de la klubo. Eble ni havos klubkunvenon en iu kafejo venontfoje.

Jam fariĝis tradicio, ke nia klubo kunvenas unuan fojon de la nova jaro ĉe Ljuba kaj Claude por festi la rusan novjaron laŭ la malnova kalendaro. Nun ni kolektiĝis ĉe ili sabate la 13-an de januaro. Kiel ĉiam, ankaŭ nun Ljuba pretigis belan tablon kun multaj bongustaj manĝaĵoj kaj Amelie kunportis germanan, kristnaskan kukon.
Ni havis vortludon kaj poste Aleksandra rakontis pri siaj travivaĵoj en JES en Pollando. Ankaŭ Andrej rakontis iom pri sia vojaĝo en la kristnaska ferio al Malajzio, Singapuro kaj Tajlando. Ni esperu, ke tiu agrabla tradicio daŭriĝos ankaŭ venontjare.

La 3-an de decembro nin vizitis Otto, Pilar kaj iliaj malnovaj hispanaj amikinoj Consuelo kaj Lucia. Ili planis partopreni ekskurson al la norda lumo, sed pro malfruiĝoj kaj nuba vetero tio bedaŭrinde ne realiĝis. Tamen ili povis viziti Polaria kune kun Amelie kaj poste partopreni nian klubkunvenon.
La postagmezo agrable kaj rapide pasis kun ili kaj ni multe babilis inter alie pri la agado por sendependa Katalonio, kaj pri muziknotado por blinduloj.

Sabate la 21-an de oktobro, Andrei invitis nin al sia hejmo por klubkunveno. Li prezentiĝis ankaŭ kiel tre lerta kuiristo, kaj ni ĉiuj tre ŝatis la supon, kiun li pretigis laŭ sia propra recepto. Kompreneble ankaŭ ne mankis bonega teo kaj diversaj dolĉaĵoj.
Dum la agrabla vespero Mario iom rakontis pri sia vojaĝo en Japanio kaj Andrei rakontis pri liaj planoj vojaĝi dum la vintraj ferioj. Ni parolis ankaŭ pri diversaj dietoj, pri kiuj Ljuba ĉiam havas interesajn konsilojn.

Dimanĉe, la 17-an de septembro Andrei gastigis germanan knabinon kiu vojaĝis en Norvegio pere de Pasporta Servo. Andrei invitis niajn membrojn al sia hejmo por renkonti ŝin. Bedaŭrinde multaj el ni estis okupitaj dum tiu vespero, sed tamen kelkaj venis kaj havis agrablan vesperon kaj babiladon kun ŝi.