La unuan de marto ni kolektiĝis ĉe Claude kaj Ljuba por la jarkunveno. Ljuba, kiel ĉiam ankaŭ nun pretigis bongustan, festan manĝon al ni. Grandan dankon al ŝi!
Mem la jarkunveno okazis sen grandaj diskutoj. Kaj la jarraporto kaj la jarkalkulo estis aprobitaj kaj la malnova estraro fariĝis reelektita. Poste Marianne rakontis pri sia vizito ĉe la kunveno de la Esparanto Klubo en Murmansko sabate la 21-an de februaro. Tri el niaj membroj partoprenis interesan renkontiĝon tie, kaj ni ĝojas, ke nia kontakto kun tiu klubo estas tiom bona.
Jarkunveno
15 Marto 2015 de tromsoesperanto
Komenti