Sabate la 21-an de oktobro, Andrei invitis nin al sia hejmo por klubkunveno. Li prezentiĝis ankaŭ kiel tre lerta kuiristo, kaj ni ĉiuj tre ŝatis la supon, kiun li pretigis laŭ sia propra recepto. Kompreneble ankaŭ ne mankis bonega teo kaj diversaj dolĉaĵoj.
Dum la agrabla vespero Mario iom rakontis pri sia vojaĝo en Japanio kaj Andrei rakontis pri liaj planoj vojaĝi dum la vintraj ferioj. Ni parolis ankaŭ pri diversaj dietoj, pri kiuj Ljuba ĉiam havas interesajn konsilojn.
Klubkunveno ĉe Andrei
29 Oktobro 2017 de tromsoesperanto
Respondi