Jam fariĝis tradicio, ke nia klubo kunvenas unuan fojon de la nova jaro ĉe Ljuba kaj Claude por festi la rusan novjaron laŭ la malnova kalendaro. Nun ni kolektiĝis ĉe ili sabate la 13-an de januaro. Kiel ĉiam, ankaŭ nun Ljuba pretigis belan tablon kun multaj bongustaj manĝaĵoj kaj Amelie kunportis germanan, kristnaskan kukon.
Ni havis vortludon kaj poste Aleksandra rakontis pri siaj travivaĵoj en JES en Pollando. Ankaŭ Andrej rakontis iom pri sia vojaĝo en la kristnaska ferio al Malajzio, Singapuro kaj Tajlando. Ni esperu, ke tiu agrabla tradicio daŭriĝos ankaŭ venontjare.
Tradicia festo de la rusa novjaro
15 Januaro 2018 de tromsoesperanto
Respondi