Marde, la 13-an de marto ni aranĝis eksterordinaran kunvenon pro la vizito de nia malnova membro Bodil, kiu vivas nun en sia hejmlando en Danio, sed tamen kelkfoje revenas al nia urbo. Bedaŭrinde nun kaj ŝi kaj multaj niaj klubanoj estis tre okupitaj kaj estis malfacile trovi taŭgan tempon por renkontiĝi.
Pro tiu nekutima tempo nur malmultaj povis renkonti ŝin, sed mi tamen ricevis raporton pri agrabla kaj sukcesa kunveno.
Vizito al nia klubo
31 Marto 2018 de tromsoesperanto
Respondi