La landa kunveno de Norvega Esperantista Ligo okazos inter la 10-a kaj 13-a de junio 2011 en Tromsø. Ĉi tie vi trovos informojn pri la aranĝo.
La programo:
Vendredon 10/6:
17:00 rostado de kolbasoj en “Telegrafbukta”
Sabaton 11/6:
09:00-13:00 Landa kunveno de NEL en la hotelo
13:00-14:00 Lunĉo
14:30-16:00 Ekskurso al Tromsø muzeo
16:30-18:30 Landa kunveno de NJE en la hotelo
19:30 Festa vespermanĝo en la hotelo
Dimanĉon 12/6:
10:00-13:15 Landa kunveno de NEL en la hotelo
13:30-14:00 Lunĉo
14:00 Fermo de la landa kongreso
15:00 Ekskurso per kablovagono al la montaro (por tiuj, kiuj restas en Tromsø post la landa kongreso)
Lundon 13/6:
10:00-14:00 Ne-formala kunveno pri diversaj temoj
Tranoktado:
Nia klubo rezervis ĉambrojn por la kongresanoj en “Sydspissen Hotell”, do mem en la kongresejo. Ĉiuj partoprenantoj mem zorgu pri mendo de tranoktado en la hotelo menciante ke ili partoprenas la landan kongreson.
Aliĝo:
Vi sendu aliĝpeton kun viaj personaj datumoj, alven- kaj forveturtempoj, pri via tranoktsolvo, kaj pri aliaj gravaj demandoj aŭ petoj al nia kluba retadreso. (tromso.esperantoklubb@gmail.com)
Aliĝkotizo:
La aliĝkotizo estas 1 250 kr kio inkluzivas la lunĉojn ambaŭ tage, la festan vespermanĝon sabate vespere, la ekskurson kaj kolbasrostadon.
Sen la festa manĝo kostas 850 kr. La kontonumero estas: 0530.4126.215. Indiku pro kiuj vi pagas!
(la aliĝkotizo povus esti reduktita, se ni ricevas la petitan apogon, la diferenco estos repagita al la partoprenantoj)
Limdato:
La limdato por aliĝi estas la 15-a de aprilo
Bona novaĵo
Ni ricevis apogon de la fonduso Uhlen kaj pro tio la kotizo reduktiĝos je 350,- kronoj.
La organizantoj volonte respondos pri ĉiaj demandoj senditaj al ni retpoŝte al la supra adreso.
Nia klubo ĝojos bonvenigi vin en Tromsø!
Respondi