Tromsø estas la plej granda urbo de Norda Norvegio kun ĉirk. 75 000 enloĝantoj. Ĝi situas norde de la polara cirklo, pro tio ĉi tie la suno ne subiras la horizonton dum du monatoj somere kaj ne suprenvenas dum du monatoj vintre. Oni povas ofte bone observi la nordan lumon dum la malluma periodo.
Tromsø estas la centro de la regiono Troms. Ĉi tie oni trovas universitaton, teatron, kaj profesian orkestron.
Ĉefaj vidindaĵoj estas, Tromsø muzeo, Polaria, Ishavs katedralo, Botanika ĝardeno. Oni povas facile ekskursi al la montaro aŭ al la marbordo.
En la urbo ofte okazas festivaloj, ekzemple internacia filmfestivalo kaj la Norda Lumo Festivalo en januaro, noktomez-suna maratono en junio, kaj diversaj rokmuzikaj festivaloj.
Respondi