Jen, ĉi tie sekvas la raporto de Amelie, kion ŝi verkis por nia membrogazeto, Norvega Esperantisto:
La 2an de septembro nia klubo en Tromsø partoprenis en la urba aranĝo «Frivillighet i sentrum» kun informbudo. Pli ol 60 grupoj kaj bonfaraj organizoj havis aktivecojn por infanoj, vendis manĝaĵojn por bona kaŭzo kaj informis pri sia agado. Multaj homoj venis kaj parolis kun ni, inter alie urbestrino Kristin Røymo (sur la foto). Ŝi multe demandis nin pri Esperanto kaj ŝi interesiĝis pri nia ŝlosilo kaj vortaro (kiojn ŝi poste ricevis). Ni ankaŭ donis al ŝi jakomarkon kun rozo kaj la esperanta vorto «rozo». Ŝi multe ŝatis ĝin, ĉar estas simbolo de ŝia partio. Ni volas klarigi, ke ni ne faris ĝin laŭ politikaj kialoj, sed por pligrandigi ŝancon ke ŝi uzu ĝin! Poste ĵurnalistino de nia loka gazeto «Nordlys» venis, fotis nin kaj parolis kun ni. Ni disdonis multajn jakomarkojn, informis ĝenerale pri la lingvo kaj pri lerneblecoj. Resume estis tre sukcesa sabato por nia klubo: Multaj homoj vidis nin, parolis kun ni kaj interesiĝis pri Esperanto.
Blogis en Senkategoria | Leave a Comment »
Dimanĉe, la 27-an de aŭgusto ni havis agrablan kunvenon, kiam ĉiuj povis paroli pri siaj travivaĵoj dum la someraj ferioj. Andrei havis longan vojaĝon al ekologia vilaĝo en la Altaja Montaro de Rusio de kie li revenis kun multaj kompaktaj diskoj, enhavantaj rakontojn pri Budhao. Li eĉ renkontis la faman rusan esperantiston Jefim Zajdman en tiu regiono.
Amelie gastigis polan esperantiston dum la unuaj tagoj de aŭgusto en Tromsø. Bedaŭrinde tiam aliaj klubanoj ankoraŭ feriis, do ni ne povis havi kunvenon kun li. Nun ni rigardis diversajn broŝurojn kaj kelkajn ekzemplerojn de Pola Esperantisto, kiuj li lasis ĉi tie por ni.
Ljuba donis al ni utilajn konsilojn pri diversaj dietoj, kiuj tamen ne timigis nin gustumi diversajn kuketojn, kaj ĉokoladojn post la supo de Marianne.
Blogis en Senkategoria | Leave a Comment »
Antaŭ ĉiuj vojaĝis ferii, ni havis nian lastan kunvenon la 18-an de junio. Tiu estis ankaŭ tago por la parlamentaj elektoj en Francio, kaj ni iom babilis pri la diversaj elektaj sistemoj de la landoj kiujn ni konas.
Post kelkaj tagoj Anna forveturos de Tromsø, kaj nun ĉiuj havis la okazon persone adiaŭi al ŝi. Kompreneble la kontakto inter ni pluvivos en la retsociaj medioj.
Blogis en Senkategoria | Leave a Comment »
Ni povis daŭrigi nian tradicion, partopreni la procesion de la urbaj organizoj dum la nacia festotago, la 17-an de majo. Naŭ membroj (aŭ amikoj) marŝis sub la kluba standardo.
Pasintjare la malbona vetero kaj manko de marŝemuloj malebligis al ni la partoprenon, sed ĉi-jare ni sukcesis kolektiĝi en sufiĉe granda nombro, kvankam la vetero denove estis iom griza kaj malbrila. Tamen, malgraŭ la pluveto kaj nuboj, multaj homoj estis en la urbocentro kaj la etoso estis bonega.
Post la procesio ni kunvenis en la hejmo de Marianne kaj Mario kaj daŭrigis la feston ĉe la tablo kun kukoj kaj teo.
Blogis en Senkategoria | Leave a Comment »
Ĵaŭde, la 4-an de majo ni havis kunvenon ĉe Marianne kaj Mario. Anna, kiu estas lernanto el Francio kaj nun pasigas unu jaron en Tromsø, faris interesan prelegon pri la historio, kulturo kaj geografio de Bretonio. Ŝi ricevis ankaŭ multajn demandojn pri la nuntempa uzado kaj instruado de la bretona lingvo, kiun ja ŝi mem parolas.
Ni tre ĝojis revidi kaj Andrej kaj Renee kun kiuj daŭriĝis la babilado apud teo kaj vafloj. Ni ankaŭ faris planon pri partopreno en la procesio de la 17-a de majo ĉijare.
Blogis en Senkategoria | Leave a Comment »
La 12-an de marto nia klubo havis jarkunvenon. 11 personoj partoprenis, el ili 8 membroj. Kaj la jarkalkulo kaj la jarraporto estis traktitaj kaj aprobitaj kaj la malnova estraro estis reelektita. Ni parolis ankaŭ pri planoj por la jaro, kaj ni ŝatus partopreni kiel kutime la procesion de la 17-a de majo, kaj havi informbudon en la centro dum Internasjonal uke kaj Frivillighetens dag. Ni planas ankaŭ daŭrigi la prelegojn en la klubkunvenoj.
Krom la jarkunveno ni ankaŭ spektis la parton kiam Linda Eide intervjuas Ulf Lunde pri Esperanto en la nacia televid kanalo NRK en la programo Eides språksjov.
Blogis en Senkategoria | Leave a Comment »
Dimanĉe la 29-an de januaro ni kolektiĝis ĉe Claude kaj Ljuba. Ljuba, kiel jam tradicie, denove pretigis bongustan tagmanĝon kaj kompreneble ne mankis aliaj dolĉaĵoj, kuketoj, deserto. Ni ĉiuj tre ĝojis renkonti denove gaston, ĉi-foje el Nederlando. Hans jam la trian fojon vizitis Tromsø, kaj ĉiam en januaro dum la festivalo “Norda Lumo”. Ĝi estas la plej fama festivalo en Tromsø kun multe da diversaj koncertoj. Inter niaj membroj estas pluraj, kiuj ludas instrumenton, do la babilado ofte temis pri diversaj orkestroj, koncertoj kaj muzikverkoj.
Du tagojn poste ni denove renkontiĝis dum koncerto de la Junulara Simfonia Orkestro de Tromsø, kiam kvin klubanoj muzikis sur scenejo en la orkestro kaj ses klubanoj aŭskultis la muzikon en la publiko.
Blogis en Senkategoria | Leave a Comment »
La 10-an de decembro kolektiĝis nia klubo lastfoje en tiu-ĉi jaro. Nun Amelie invitis nin al sia loĝejo kaj ni estis entute ok membroj kiuj povis ĝui ŝian gastigemon kaj ŝiajn bongustajn frititajn pomojn, kiuj estis plenigitaj kun diversaj dolĉaĵoj kaj spicoj, laŭ germana kristnaskfesta tradicio.
Ĉi-foje Geir Arne prelegis pri la keĉua lingvo, kaj ĉefe pri ĝia ĉanka dialekto. Tio kompreneble estis por ni ĉiuj tute nekonata teritorio. Li montris ankaŭ kelkajn kantojn en tiu lingvo kaj rakontis pri similecoj inter la ĉanka kaj Esperanto.
Laŭ la tradicio, ni skribis kelkajn kristnaskajn salutkartojn al niaj malnovaj membroj kaj al aliaj amikoj kaj ni diskutis pri diversaj planoj por la venonta jaro.
Blogis en Senkategoria | Leave a Comment »
La 19-an de novembro NEL organizis seminarion per skajpo. El nia klubo sep membroj kolektiĝis por sekvi la prelegon de Lu Wunsch-Rolshoven, kiu el Berlino parolis pri tio, kiel informi pri Esperanto publike. Poste Otto Prytz parolis pri la historio kaj defio de la ekzamensistemo en Norvegio.
Bonŝance la tekniko bone funkciis, kaj ni povis pasigi tiun sabatan posttagmezon kaj agrable kaj utile. Post la seminario ni ankoraŭ restis ĉirkaŭ la tablo manĝante bongustaĵojn kaj babilante pri diversaj temoj.
Blogis en Senkategoria | Leave a Comment »
La 23-an de oktobro ni havis kunvenon kun rekorde multe da partoprenantoj. Ni estis 13 kiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la tablo, kaj ni tre ĝojis pro tio, ke Geir Arne denove fariĝis tiom sana, ke li povas veni al la kunvenoj.
Ni havis multe da programeroj: Mario prelegis iom pri Toki pona, Geir Arne rakontis vortludojn kaj Claude legis longan raport-leteron de pola esperantisto, kiu vizitis Norvegion. Bedaŭrinde neniu el la klubo havis la okazon renkonti lin, ĉar dum la somero multaj estis forvojaĝintaj, sed lia letero estis tamen tre interesa.
En nia klubo estas nuntempe multaj muzikantoj, do ne estas strange, ke ĉifoje ni havis etan koncerton kiel fermo de la kunveno.
Blogis en Senkategoria | Leave a Comment »